Читать книгу Ciberiado - Elektitaj Rakontoj - Stanisе┌aw Lem


Вы не зарегистрированы!

Если вы хотите скачивать книги бесплатно без рекламы и без смс, оставлять комментарии и отзывы, учавствовать в различных интересных мероприятиях, получать скидки в книжных магазинах и многое другое, то Вам необходимо зарегистрироваться в нашей Электронной Библиотеке.


Поделиться книгой с друзьями:



Страница 1

Ciberiado– elektitaj rakontoj   

  • El pola tradukis Jerzy Wałaszek

  • el pola tradukis Jerzy Wałaszek

KIEL LA MONDO SAVIĜIS

  • Foje la konstruanto Trurl konstruis maŝinon, kiu povis fari ĉion komencantan je la litero "n". Kiam ĝi estis finita, eksperimente li ordonis, ke ĝi faru nigran nadlon kaj naŭ novajn nitojn, kaj poste ke ĝi enĵetu ilin al niĉo, kiun ĝi ankaŭ faris. La ordono estis plenumita litere, sed ĉar li ankoraŭ ne estis tute certa, ĉu ĝi funkcias korekte, unu post unu ĝi devis fari neŭtronojn, notojn, nazojn, nimfojn kajnerdicolukon . La lastan ĝi ne scipovis fari, kaj Trurl, tre ĉagrenita, ordonis al ĝi, ke ĝi klarigu sin.

— Mi simple ne scias, kio ĝi estas – respondis la maŝino. — Mi neniam aŭdis pri io simila.

— Kial? Ĝi estas do la oksigeno, la gaso, la elemento…

— Se ĝia nomo estas "oksigeno", ĝi komencas je la litero "o", kaj mi scipovas fari aĵojn nur je la litero "n".

— Sed en la galaksilingvo oksigeno nomiĝas nerdicoluko .

— Amato mia — diris la maŝino — se mi povus fari ĉion komencantan je la litero "n" en ĉiaj eblaj lingvoj, mi estus la Maŝino Povanta Fari Ĉion Je La Tuta Alfabeto, ĉar laŭvola objekto en iu lingvo nepre komencas je la litero "n". Tiel bone ne estas. Mi ne povas fari plu ol tio, por kio vi min konstruis. La oksigenon mi ne faros.

— Bone — konsentis Trurl kaj ordonis al ĝi fari la nokton. Ĝi tuj faris unu malgrandan nokton, sed tute nigran. Tiam li invitis al si la konstruanton Klapaŭcjo-on, prezentis lin al la maŝino kaj tiel longe laŭdis ĝiajn eksterordinarajn kapablojn, ke ĉi tiu kaŝe koleris kaj petis, ke ankaŭ li povu ordoni ion al la maŝino.

— Laŭ via volo — diris Trurl — sed ĝi devas komenci je la litero "n".

— Je la "n"? — demandis Klapaŭcjo. — Bone. Ĝi faru la novsciencon.

La maŝino ekmurmuris kaj post momento la placo antaŭ la domo de Trurl pleniĝis kun la popolamaso de novsciencistoj. Ili batis kaj tiris unu la alian je kapoj, skribis en dikaj libroj, aliaj forprenis tiujn ĉi librojn kaj disŝiris ilin je pecetoj, en malproksimo estis videblaj bruligantaj stakoj sur kiuj fritiĝis la martiroj de la novscienco, tie kaj tie ĉi io eksplodis, aperis iaj strangaj fumoj similaj al fungoj, la tuta popolamaso diraĉis samtempe tiamaniere, ke neniun vorton oni povis rekoni, de tempo al tempo ili faris memuarojn, alvokojn kaj aliajn dokumentojn, kaj aparte apud piedoj de kriuloj sidis kelkaj solaj maljunuloj konstante skribantaj per malgrandaj literoj sur eroj de disŝirita papero.

— Ĉu ne estas supere? — ekkriis kun fiero Trurl. — La similega novscienco, vi mem konsentos!

Sed Klapaŭcjo ne estis kontenta.

— Kio, tiu ĉi popolamaso devus esti la novscienco? La novscienco estas io tute alia!

— Do diru, kaj la maŝino tuj ĝin faros! – indignis Trurl. Sed Klapaŭcjo ne sciis, kion diri, do li deklaris, ke li ordonos al la maŝino ankoraŭ du aliajn taskojn, kaj se ĝi ilin solvas, tiam li certiĝos, ke ĝi estas prava. Trurl konsentis tion kaj Klapaŭcjo ordonis, ke la maŝino faru nicojn.

— Nicoj! — ekkriis Trurl. — Kiu aŭdis pri tio, kio estas nicoj?!

— La alia flanko de ĉio — respondis trankvile Klapaŭcjo. — Nici estas transferi al la alia flanko, ĉu vi ne aŭdis pri ĝi? Ho, ne simulu! Maŝino, komencu laboron!

  • Sed la maŝino jam laboris de longa momento. Komence ĝi faris antiprotonojn, poste antielektronojn, antineŭtrinojn, antineŭtronojn, kaj tiel longe ĝi senĉese laboris ĝis kreis multege da antimaterio, el kiu komencis malrapide formiĝi, simila al la strange brilanta nubo sur la ĉielo, la antimondo.

— Hm — diris tre malkontenta Klapaŭcjo — ĝi estus nicoj? Konsente ni diru, ke jes… Por la sankta trankvilo… Sed jen estas la tria ordono: Maŝino! Faru Nenion!

  • Por pli longa momento la maŝino entute ne moviĝis. Klapaŭcjo komencis kontente froti la manojn, kaj Trurl diris:

— Kion vi plu volas? Vi ordonis al ĝi fari nenion, do ĝi ne faras ion!

— Malvere. Mi ordonis al ĝi fari Nenion, kaj tio ĉi estas io tute alia.

— Egale! Fari Nenion kaj ne fari ion signifas la samon.

— Ne! Ĝi devis fari Nenion, kaj dume ĝi ne faris ion, do mi venkis. Ĉar Nenion, mia tromemfida kolego, ne estas tia ordinara nenio, la produkto de pigreco kaj neagado, sed aktiva Nenieco, tio estas perfekta, sola, ĉieĉeestanta kaj la plej alta neestado mem!!

— Vi konfuzigas la maŝinon! — ekkriis Trurl, sed tuj ekaŭdiĝis ĝia bronza voĉo:

— Tuj haltu vian kverelon! Mi scias, kio estas la Neestado, Nenieco, alinome Nenio, ĉar tiuj ĉi ideoj komencas je la litero "n", kiel la Neekzisto. Pli bone rigardu lastfoje la universon, ĉar baldaŭ ĝi ĉesos ekzisti…

  • La vortoj ekmortiĝis en la buŝoj de furiozigitaj konstruantoj. La maŝino efektive faris Nenion, tiamaniere ke ĝi unu post la alia forigis el la mondo diversajn objektojn, kiuj ĉesis ekzisti, kvazaŭ ili neniam ekzistis. Ĝi forigis jam natongviojn, nupajkojn, nurkovnicojn, nendziolojn, naluŝkojn, nepietetojn kaj nendasojn. Momente ŝajnis ke, anstataŭ redukti, plimalgrandigi, forĵeti, forigi, detrui kaj subtrahi — ĝi pligrandigas kaj adicias, ĉar ĝi likvidis sekve negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton. Sed poste denove komencis fariĝi maldense ĉirkaŭ la rigardantoj.

— Ho ve! — diris Trurl. — Nur ne fariĝu io malbona de tio!

— Ne importa! — diris Klapaŭcjo. — Ja vi vidas, ke ĝi tute ne faras Universalan Nenion, nur la Foreston de ĉiuj objektoj je "n", nenion okazos, ĉar via maŝino estas tute por nenio!

— Tiel nur ŝajnas al vi — respondis la maŝino. — Mi komencis efektive de ĉio je "n", ĉar tiel estis al mi pli oportune, sed fari la objekton estas io tute alia ol forigi ĝin. Mi povas forigi ĉion simple tial, ke mi povas fari perfekte ĉion je la "n", do la Neesto estas por mi la bagatelo. Baldaŭ vi ne ekzistos kaj ankaŭ ĉio alia malaperos, tial mi petas vin, Klapaŭcjo, por ke vi diru rapide, ke mi estas vere universala kaj mi prave plenumas ordonojn, ĉar estos tro malfrue.

— Sed… — komencis timigita Klapaŭcjo kaj sammomente li rimarkis, ke efektive malaperas diversajn objektojn ne nur je la litero "n": ĉar ili ne estis jam ĉirkaŭigitaj de kambuzeloj, presiguloj, vitropkoj, grizmakoj, rimundoj, trepcoj kaj picimioj.

— Haltu! Haltu! Mi forvokas kion mi diris! Ĉesu! Ne faru Neeston! – kriis plenforte Klapaŭcjo, sed antaŭ ol la maŝino haltiĝis, malaperis ankoraŭ graŝakoj, plukvoj, fihdronoj kaj zamroj. Nur tiam la maŝino senmoviĝis. La universo aspektis terure. Plejparte suferis la ĉielo: oni vidis sur ĝi nur solajn punktojn de steloj, senpostsigne malaperis belegaj grizmakoj kaj gvajdolnicoj, kiuj ĝistempe plibeligis la ĉielsferon.

— Ho ve! — ekkriis Klapaŭcjo. — Kaj kie estas la kambuzeloj? Kie estas miaj plej amataj murkvioj? Kie estas la ĝentilaj picimioj?!

— Ili ne ekzistas plu kaj neniam ekzistos — respondis trankvile la maŝino. — Mi faris, prefere komencis fari nur tion, kion vi al mi ordonis…

— Mi ordonis, ke vi faru Nenion, kaj vi… vi…

— Klapaŭcjo, aŭ vi estas malsaĝulo, aŭ vi simulas malsaĝecon — diris la maŝino. — Se mi farus Neniecon unuvice, subite, ĉio ĉesus ekzisti, do ne nur Trurl kaj la ĉielo, kaj la Kosmo, kaj vi, sed ankaŭ eĉ mi. Do kiu kaj al kiu povus diri, ke la ordono estis plenumita kaj ke mi estas funkcianta maŝino? Kaj se neniu al neniu tion dirus, kiamaniere mi, ankaŭ ne ekzistanta, povus ricevi la propran kontentecon?

— Bone, vi pravas, ni ne parolu plu pri tio — diris Klapaŭcjo. — Jam mi nenion volas el vi, beleta maŝino, mi nur petas, faru murkviojn, ĉar sen ili mi ne ŝatas la vivon…

— Tion mi ne scipovas, ĉar ili estas je la "m" — diris la maŝino. — Certe mi povas denove fari negustecon, neordinarecon, nekredon, nesaton kaj neforton, sed por la aliaj literoj min ne petu.

— Sed mi volas murkvojn! — kriegis Klapaŭcjo.

— Ilin mi ne faros — diris la maŝino. — Bonvolu rigardi la universon, kiel ĝi estas plena da grandegaj nigraj truoj, plena da Neesto, kiu plenumis la abismojn inter steloj, kiel ĉio ĉirkaŭe entenas la Neeston, kiel ĝi insidas en ĉiu randaĵo de ekzisto. Tio ĉi estas via verko, mia enviulo! Mie pensas, ke la sekvontaj generacioj vin ne benos por tio…

— Eble ili ne sciigos… Eble ili ne rimarkos… — elbalbutis paligita Klapaŭcjo, rigardante senkrede la vanecon de la nigra ĉielo kaj ne kuraĝante eĉ turni al sia kolego.

  • Lasante lin apud la maŝino, kiu scipovis ĉion je la "n", li kaŝe revenis hejmen — kaj la universo ĝis la hodiaŭa tago restis jam truigita de Nenieco — same kiel dum la ordonita nuligo Klapaŭcjo haltis ĝin. Kaj ĉar oni ne sukcesis konstrui maŝinon je iu alia
. . .
- продолжение на следующей странице -